vendredi, mars 24, 2006

Kiam la lingvo-bazoj ne tre bonas

Kiel lingvo-helpanto mi renkontas ĉiutage gelernantojn, kiuj havas problemojn en la lernado de la franca aŭ/kaj de la germana. Mi ne laboras lerneje, sed hejme. Mi akceptas la junulojn individue kaj progresigas ilin. La fida atmosfero ebligas ĉiun demandon senhonte. Mi povas do elekti la plej bonan metodon, por klarigi la problemojn pri iu temo.

De iu tempo mi rimarkas, ke la ĉefa obstaklo al la bona lernado de fremdaj lingvoj estas la malbonaj bazoj de la gepatra lingvo. Se vi ne scias, kio estas adjektivo, substantivo, subfrazo aŭ prepozicio (ekzemple) gepatralingve, kiel vi do rimarkos ilin en fremda lingvo, kiun vi eklernas ?

Mi do tre ofte klarigas la temon kaj donas ekzemplojn en la franca. Poste mi adaptas la teorion al la germana. Pri la franca estas kelkfoje pli malfacile, ĉar pli kaj pli da lernantoj devenas de alilingva kulturo (do de familioj, en kiuj oni ne parolas la francan[1]).

Kia solvo oni povas proponi ? Mi ne havas nuran respondon. Mi pensas, ke la enkonduko de Esperanto-instruado en la unuaj lernado-jaroj povus pli bone komprenigi la bazojn de niaj gepatraj lingvoj. La interŝanĝoj de mesaĝoj inter klasoj (komputilon la infanoj tre ŝatas) en malsamaj landoj estus okazoj, por praktiki la tradukon de Esperanto al la gepatra lingvo.

Ankaŭ la gelernantoj malkuraĝiĝas, kiam ili eklegas tekstojn, kiujn ili ne tuj komprenas. Ili serĉas ĉiun vorton, anstataŭ kompreni la ĉefon. La infanoj, kiuj ŝatas ludi, povos tre frue malkovri la riĉecon de la vortaro per vortfamilioj[2].

Sed hodiaŭ mankas Esperanto-instruistoj kaj, ĉefe, politika volo, interesiĝi pri la lingvo internacia. Kiam la politikistoj komprenos, ke la angla ne solvas la internaciajn problemojn, sed kaŭzas malekvilibron, ili faros grandan paŝon.

Ne konstruu domon sur sablo !

Notoj :

[1] Mi nuntempe spertas instruadon kun lernantino, kiu eklernis la francan en Italio. Ŝi preparas la finan licean ekzamenon en franclingva Svislando. Ŝiaj konoj estas ankoraŭ tro bazaj : kvamkam ŝi redaktas en la franca pli-malpli ĝuste, ŝi pensas (tro) en la itala, kaj faras tipajn erarojn aŭ insertas italajn vortojn.

[2] Eble klarigo pri ludo per vortfamilioj necesas, por pli bone kompreni tiajn ekzercojn : la instruisto (aŭ kurso-gvidanto) proponas al la lernantoj vorton, ekz. ĉevalo. Li demandis ilin, trovi aliajn samfamiliajn vortojn : ĉevalino, ĉevalido, ĉevalestro, ĉevalejo, fiĉevalo, … Ĝis nun la ekzerco ne tre malfacilas. Poste la lernantoj serĉos la plej bonajn tradukojn laŭ la lingvoj de la estantaj partoprenantoj. Laŭ la konteksto unu vorto havos plurajn signifojn tre diversajn : paperujo povas esti en la franca : porte-document, classeur, casier à papier, boîte à papier, corbeille à papier, attaché-case, … Tio riĉigos la vortaron de ĉiuj kaj montros la gravecon de la kompreno de la tuta teksto, ne nur de vortoj izolitaj.

1 Comments:

At 3:00 PM, Anonymous lamaldekstra@lexpress.net said...

Viaj rimarkoj rilataj al 'paperujo' estas aparte bonvenaj.. Ja, lingvo ne estas nura listigo de aĵoj, ĝi ne estas maŝina etikedado..

 

Enregistrer un commentaire

<< Home