mercredi, mars 15, 2006

Kunlabora metodo

Kiam mi lernis la germanan en la supera komerca lernejo de La Chaux-de-Fonds (Ĉaŭdefono, Svislando), la du lastajn jarojn, nia instruistino proponis al ni bonan metodon : kunlaboro inter gelernantoj (angle on dirus coach). Por fari ekzercojn, korekti ekzamenojn aŭ revizi gramatikajn temojn : la bonaj lernantoj helpis la malpli bonajn en paroj.

Per tiu ideo, la rilato ne plu estis : instruisto (kiu scias) kontraŭ lernanto (kiu ne scias), sed lernanto kun lernanto. Kompreneble la instruistino ĉeestis la lecionon, kaj ĉiam pretis, por komenti, helpi aŭ kontroli la respondojn.

La « instruo »-maniero estis elektita de la « instruanta » lernanto : li povis uzadi la gramatikan libron, elpensi personajn ekzemplojn aŭ (kial ne) trovi novan pedagogion. Alia avantaĝo estas, ke la junuloj komprenas sin mutuale pli bone : ili parolas la saman lingvon. Pruve, vidu, kiam junularo diskutas, ofte tre vigle, pri komputilaj ludoj, kiam ili interŝanĝas konsilojn aŭ ideojn, por sukcesi, pasi novan nivelon.

La « kunlaboro-metodo » multe plaĉis al mi, ne nur ĉar mi estis en la instruanta grupo, sed ĉar mi estis aktiva, la instruistino uzis miajn kapablojn kaj konojn. Kompreneble ne ĉiuj lecionoj okazis tiel ; la plejmulto estis klasika.

Mi certas, ke ni povintus, organizi tiajn lecionojn por aliaj fakoj : matematikoj, ekonomiko, juro, konttenado aŭ literaturo, krom la aliaj lingvoj.

Por prepari niajn finekzamenojn ni ankaŭ renkontiĝis en grupetoj, kaj ni restudis kelkajn malfacilajn ĉapitrojn dank’al la kunlaboro de pli bonaj samklasanoj. Tiu labormetodo devas esti bonega, ĉar neniu el ni malsukcesis la diplomon !