La mondo bezonas idealistojn
Ekde la 18-a de februaro cirkulas petskribo per interreto, por peti UN-n (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj) apogi Esperanton kiel Internacian lingvon. Usonino Marta Cardenas lanĉis la projekton, kiu rikoltis ĝis la 11-an de marto pli ol 4'400 subskribojn ; 1 miliono da nomoj estas nepra por ke la peticio validu.
En Esperantujo tiu iniciato estas akceptita tre diversmaniere. Iuj tute certas, ke Esperanto iĝos nova Internacia lingvo ĉe UN; ili subtenas la petskribon kaj disvastigas la peton por rikolti novajn nomojn. Aliaj, kontraŭe, asertas, ke UN ne povos (aŭ ne volos) akcepti tiun petskribon ; ili ankaŭ pretendas, ke la teksto enhavas erarojn kaj estas tro malpreciza kaj malkompleta. Ankoraŭ aliaj, kiel mi, opinias, ke la lingvo de Zamenhof, ne iĝos tre baldaŭ labora lingvo ĉe internaciaj organizaĵoj. Tamen ili volas kredi, ke homoj kapablas ŝanĝi la nefonditajn asertojn pri Esperanto. En Eŭropa Unio de 25 landoj estas akceptitaj 20 lingvoj ; tio kondukas al 380 kombinoj por traduki kaj interpreti !
Ĉu do ni devus forlasi niajn informo-kampanjojn, niajn revojn, niajn idealojn, niajn utopiojn ? Ĉu ni devus akcepti, ke ni ne kapablu ŝanĝi la mondon eĉ iomete ? En la aktuala mondo la antaŭjuĝoj estas persistaj, la blindeco tre oftas, la naiveco kutimegas : la angla estas internacia lingvo, kaj ĉio funkcias tre bone ! Malgraŭ ĉio mi opinias, ke la mondo bezonas utopistojn : la grandaj projektoj neniam realiĝis sen la « freneza spirito » de idealistoj, kiuj kredis pri siaj projekto malgraŭ la baroj kaj la mokoj. Kuracistoj iris al foraj regionoj, en Afriko ekzemple, konstruis malsanulejojn, dispensariojn, ili flegis per simplaj rimedoj, ili veturis tra la arbaregoj sur malbone traceitaj stratoj. Politikistoj revis pri uniĝita kaj prospera Eŭropo, kondukita per frata amikeco. La Societo de la Nacioj estis fonditaj, por ke militoj ne plu okazu. Hodiaŭ ankoraŭ junuloj (kaj malpli junaj) varbiĝas en socialaj organizaĵoj, kiel la Restoracioj de la Koro aŭ ili helpas la plej malriĉajn. Kelkaj malbonaj kritikantoj diras al ili : « Viaj supoj ne malaperigos la malsaton el la mondo ! » La senĉesaj kritikoj ankaŭ ne !
[1] Vidu aliajn reagojn pri la petskribo en la forumo : Liberafolio : http://www.liberafolio.org/2006/petskribo


1 Comments:
Mi ne konas tiun petskribon, sed ja pretas subskribi. Ĝia ĉefa merito eble estas almenaŭ aserti : Esperanto ja ekzistegas! iuj homoj uzas ĝin ! tio per si mem estas gravega.
Pri la utileco antaŭenigi Esperanton pere de "institucioj".. tio estas alia afero. Sed ja Audiard pravegas.
Nun, kiel eble plej, uzegi esperanton Interrete.
Enregistrer un commentaire
<< Home