Wednesday, March 15, 2006

Malfermita fenestro al la mondo

Depost mi aktivas en la Esperanto-korespondo, mi ricevis regule el gesamideanoj multajn bildkartojn aŭ poŝtmarkojn diverslandajn: ĉefe el Pollando, Hungario kaj ankaŭ kelkfoje el Rusio. Por mi ili estas kiel malfermitaj fenestroj sur mondo, kiun mi ne ankoraŭ konas.

Kiam mi uzadis tiun esprimon, « malfermita fenestro sur la mondo », estis en poeta kaj bilda senco. Sed per miaj fruktodonaj interŝanĝoj mi ekkomprenis, ke tiuj vortoj havis tre profundan signifon, eĉ ekzistan, por la Esperantistoj, kiuj iĝis la viktimoj de la komunista reĝimo aŭ de la Naziismo. Mia korespondanto pola klarigis al mi, ke li ekkorespondis en Esperanto sub la komunismo, por malkovri landojn, kie la libereco havas grandan lokon. Ĉiu respondo estis por li la pruvo, ke la sistemo, kiun li suferis, ne estis la ĝusta ! Mi ankaŭ paroladis kun Polino, kiu de pli ol dek jaroj loĝas kun familio en Svislando ; ŝi eksekvis Esperanto-kurson en sia lando. Kiam la instruistino alportis la ricevitajn bildkartojn el Kanado, Portugalo, Aŭstralio aŭ ankoraŭ el Ameriko, estis grava kaj ĝoja momento klase ! La bildoj estis vere kiel trezoreroj !

Kiu ĉiam vivis « trankvile » en libera (aŭ liberisma ?) lando, tiaj reagoj estas malfacile kompreneblaj. Nur la rektaj kontaktoj povas montri al demokrataj landanoj, kiom precioza estas la libereco; Tro ofte tiu rajto ne estas sinkomprenebla ! Esperanto utilas ĉefe al tio : malkovri reciproke la kulturon kaj la vivsperton de la alia, kaj per tio riĉigi sin.

Dank’al miaj kontaktoj en Pollando mi komprenis ankoraŭ pli bone la malĝojon de la pola popolo sekve la morton de la Papo Johano-Paŭlo la II-a. Por la poloj Li estis ilia « Patro ». Jam televide, kiel pasiva spektanto, mi sentis tiun ĉagrenon, sed per la pruvadoj de samlandanoj, mi povis estimi la malĝojegon en la koroj. Tion neniu ĵurnalisto povintus klarigi tiom sincere. Tiel ĉio iĝas pli kaj pli subjekta, pli persona, pli vera, kiel alivorte la vivo !

Kiam mi ekuzadis la lingvon internacian, mi neniam pensis, ke tiu viruso restos tiom vigla ! Mi opiniis, resti nur aŭskultanto aŭ leganto, pasiva, kiel tro ofte en la naciaj lingvoj. Sed hodiaŭ mi povas certigi la dubantojn, ke mi estas aktivulo en la korespondado. Mi mem iniciatis interŝanĝojn kaj, pli grave, mi ricevis bonkorajn akceptojn. La kontaktoj fremdaj igis min kiel malkovranto de mondopartoj, kiuj certe restintus por ĉiam nekonitaj al mi. Sed, mi ne ankoraŭ partoprenis la universalajn kongresojn.

Esperanto estas la ŝlosilo, kiu malfermas la mondpordon. Ĝi estas ankaŭ la plej respektema metodo por teksi ligojn inter la malsamaj popoloj. Sen forlasi sian hejmon oni povas fari lingvan restadon, ĉie estas la lingvo ! Por esti konvinkita pri tio, serĉu do en la interreto ! Plie la Esperanto-literaturo estas tiom riĉa, ke estas facile legi originalajn verkojn aŭ pli fidelajn tradukojn de grandaj aŭtoroj : alia maniero, por malfermi fenestron sur la mondo.

Al mi venas do grava demando : kial abstini je tiaj avantaĝoj ? Kial ne konsideri tiun solvon, kiu provis de pli ol unu jarcento, ke ĝi funkcias bonege ? Ĉu la mondo pli belas malantaŭ fermitaj fenestroj kaj dikaj kurtenoj ?

0 comments:

Post a Comment