Malkovru Esperanton per interreto
La lingvo internacia estas tre ĉeestanta interrete. Per la serĉilo Google.com mi trovis, en januaro 2005, pli ol 3 milionojn da ligiloj. Kompreneble en tiu ĝangalo ne estas facile, trovi bonajn kaj interesajn informojn. Por helpi la gelegantojn en tiu esploro, mi celas malkovrigi al ili priskribojn de diversaj paĝaroj.
Ni malkovru la « plej bonan » lernilon sur la reto pri Esperanto :
La aliĝo senpaga estas nepre necesa, por sekvi la diversajn kursojn. La tutkomencantoj trovos du malsamajn lecionarojn : « Ana Pana » kaj « Vojaĝu kun Zam ». Poste la gelernantoj studios per « Ana renkontas », « Jen nia IJK » kaj « Gerda malaperis », la fama romaneto de Claude Piron. La frazoj estas aŭskulteblaj, kaj la kursoj estas elŝuteblaj sub la formato PDF (Por tio estas bezonata la programo Acrobat Reader). La kursoj proponas ankaŭ multajn ekzercojn por praktiki la malkovritajn temojn. Tre interesaj estas la korespondaj ekzercoj : la gelernantoj respondas tajpe al diveraj demandoj pri la leciono aŭ pli ĝenerale pri siaj okupoj ; ili sendas siajn respondojn al lingvohelpanto, kiu parolas la saman gepatran lingvon kaj, kiu korektos la respondojn, donos konsilojn aŭ interesajn komentojn. Tiaj kursoj estas vere interaktivaj ! Ĉu vi havas problemojn por traduki iun frazon, ĉu vi ne certas pri konstruo de verbo, ĉu vi bezonas kontrolon pri viajn proponojn ?
Senprobleme vi povas sendi demandojn al la lingvohelpanto de via elektita lingvo. La respondo venos baldaŭ kun komentoj.
Por ankoraŭ progresi, ni trovas vortarojn en diversaj naciaj lingvoj, kiuj ne nur tradukas la vortojn, sed montras ankaŭ la vortfaradon. Tiel ni komprenas multe pli bone, kiel funkcias la lingvo. Ni trovas ankaŭ etajn klarigojn pri la gramatiko, ordigitaj laŭ temoj.
Alia interesa afero estas la interŝanĝo de mesaĝoj kun aliaj uzantoj (en komenco de februaro 2005 pli ol 12 mil). Ni eĉ trovas ĉiutage la nomojn de la uzantoj, kiuj festas sian datrevenon. Ni povas tiel sendi mesaĝon aŭ bildokarton, por ekkoni novajn Esperantistojn. Ni povas elekti la profilojn laŭ la lando, la aĝo, la nivelo, la sekso (multaj metis sian foton). Ni rapide komprenas, ke Esperanto estas vere supernacia lingvo. Dank’al ĝi ni ekscias fremdajn kutimojn, renkontas virtuale interesajn personojn, kiuj havas samajn ŝatokupojn aŭ interesojn.
Persone mi eklernis Esperanton per tiu paĝaro. Post nur sesdeko da horoj mia nivelo estis jam « bona » aŭ « tre bona » laŭ la opinio de aliaj Esperantistoj.
Por uzi komforte la diversajn alternativojn, estas konsilite, disponi rapidan konektilon al interreto.
Ankoraŭ mi vizitas regule tiun paĝaron, kaj korespondas kun aliaj uzantoj, kiujn mi ekkonis antaŭ kelkaj monatoj.
La frapfrazo de Lernu ! estas :
Ridetu kaj Lernu ! Do ne hezitu, provu !


0 Comments:
Enregistrer un commentaire
<< Home