mercredi, mars 15, 2006

Pledo por Esperanto en la lernejoj

Legu la plenan artikolon en la franca : http://satamikarohm.free.fr/article.php3?id_article=655

La avantaĝoj de la internacia lingvo montras, ke ĝi povus esti instruata kiel la unua fremda lingvo eĉ en la bazlernejo. Ĝiaj logiko kaj reguleco estas preciozaj, por klarigi al la junaj infanoj la bazojn de la gramatiko de ilia gepatra lingvo. Tiel ili povos rapide diferenci la substantivon, la verbon, la adjektivon kaj la adverbon. Plie ili certe tre bone komprenos la rilatojn inter tiuj elementoj en la frazo. Tiun gajnitan tempon la instruist(in)o povos uzi por fari ion alian, por plibonigi aliajn konojn.

Pli malfrue, kiam la gelerantoj ekstudos alian nacian lingvon, la gramatikaj bazoj estos jam lernitaj. Al ili ŝajnos, ke jam ili scias ! Nur eta adapto necesos ! La malrigideco de Esperanto permesas diri : « Mi dankas vin » (kiel en la franca aŭ la angla) aŭ « Mi dankas al vi », kiel en la germana. Tio avantaĝigas ne nur la franclingvanojn, sed kompreneble la enmigrintojn. Hodiaŭ, klase, estas multaj lingvoj parolataj de la infanoj. Por la plejparto el la nefranclingvaj landoj la franca estas tre malfacila. Do, Esperanto estus ŝanco por lerni la lingvon, kiun ili aŭdas ĉiutage. Ekzemple, dank’al la vortaro Esperanta, kies pli ol 80% devenas de la franca, ili memoros, ke la vorto pied skribiĝas kun la finaĵo –d- (ne aŭdebla), kiel la esperantlingva vorto piedo. Same, oni skribas élégant kiel eleganta. La lingva nivelo de la gestudentoj certe plialtiĝos per la enkonduko de Esperanto en la lernejoj.

Alia avantaĝo de tiu planlingvo, krom ĝiaj lingvaj kvalitoj, estas la eblecoj tre diversaj por malkovri la mondon. La korespondado, la interŝanĝoj, la vojaĝoj iĝas tuj pli facilaj per Esperanto. La infanoj povos ankaŭ sperti la dulingvismon : korespondi en du lingvoj, en nacia lingvo kaj Esperantlingve. Tiel oni instruos al ili la respekton inter la popoloj, la kulturoj kaj la lingvoj. Iom pli malfrue oni povos pripensi la plurlingvismon.

Hodiaŭ, tro ofte, oni opinias, ke la angla estas la nura solvo por internacie komuniki; ĝi estas la plej uzata, sed ekzistas ankaŭ aliaj (i.a. Esperanto). La eksministro pri Edukado Nacia en Francio, Jack Lang, deklaris, ke la angla estas necesa, sed estas eraro, pensi ke ĝi estas la sola ! Ĝia plej grava efiko estas, ne doni la emon por lerni aliajn lingvojn.

En Francio mi konstatis novan entuziasmon pri la latina kaj la antikva greka, kiuj estas komence de la 21-a jarcento mortaj lingvoj. Kial ne same entuziamiĝi pri viva lingvo, pli facila, pli rapide akirebla kaj ĉefe pli utila ?

Mi do konvinkitas, ke la avantaĝoj de la lingvo Esperanto devus esti ekzamenataj de la fakuloj pri instruado. Oni plendas, ke la gestudentoj, fine de la deviga lerntempo, ne kapablas skribi aŭ legi korekte. Anstataŭ serĉi novajn metodojn aŭ senĉese reformi ilin (uzante tre « modernan » kaj « modan » vorton), oni povus certe helpi la gelernantojn per la enkonduko de la internacia lingvo kiel la unua fremda lingvo.

Ni ne timu, ni risku la paŝon !

1 Comments:

At 11:21 AM, Blogger Esperanto inter ni said...

Certe via pledo favoral esperanto en la lernejoj tute subtenendas, sed la problemo estas ke tio as politika afero, kaj la politikantoj ne tro kredas al esperanto.
Nia originala literaturo kaj konsekvence nia forto, ankoraux tro etas, ecx instruistoj mankus por tia gandioza prjekto. Tamen ni komencu pli vigle subteni nian literaturon, ni legu kaj influu gxin, cxa gxi estas nia spegulo frontal la mondo.
attilio.liotto@gmail.com

 

Enregistrer un commentaire

<< Home