Kial ni eklernas lingvojn ?
Laŭsperte mi povas montri, ke la gelernantoj eklernas novan lingvon laŭ tri malsimilaj grupoj :
a) la infanoj aŭ junuloj, kiuj eklernas lingvojn en la lernejo. Por ili estas (pli-malpli) deviga tasko. Tiutempe ili ne havas elekton pri la lingvoj[1] (ĉar la plejmulto estas decidita de la politikistoj kaj lernejestroj).
b) la plenkreskuloj, kiuj volas pli bonan laborsituacion. Pro tio ili bezonas majstri (novan) lingvon aŭ revigligi la praajn konojn. Por ili estas ankaŭ deviga tasko.
c) la aliaj (kiu ofte jam emeritas), kiuj interesiĝas pri lingvoj aŭ pri nova hobio. Ili havas tempon, monon kaj ankoraŭ tre aktivas. Por tiu parto de la lernantoj la eklernado iĝas plezuro.
Ne kredu, ke mi asertas, ke la plej junaj ne havas plezuron en la lernado, sed ilia motivado ne estas « lerni por lerni » aŭ « lerni por sia plezuro », sed kontraŭe « lerni por sukcesigi la finajn ekzamenojn[2] » aŭ « lerni por avantaĝo en la laborejo ». La du unuaj grupoj ofte volas rapidegajn progresojn. La lernejaj gelernantoj serĉas ĉiam trukojn por havi pli bonajn poentojn, eĉ se la kompreno de la gramatika temo ne tre bonas ; post la rezulto de la testo, tre ofte, la lernito malaperas !
La tria grupo volas riciĝi pri aliaj ideoj, kulturoj kaj pro tio ĝi serĉas okazojn por malkovri novajn lingvon kaj literaturon. Ĝi havas ankaŭ grandprezan sperton pri la vivo, kaj la « maljunaj » lernantoj ŝatas legi famajn verkojn (kiujn ili ofte jam konas en la gepatra lingvo).
Mi partoprenas regule studgrupon pri Esperanto kaj mi devas konfesi, ke la junaj (malpli ol 30-jaraĝaj) estas malmultaj. Tamen ne ekzistas abismo inter la generacioj : ĉiu parolas al ĉiu ; ĉiu pretas, helpi aŭ klarigi iel al la aliaj : oni konstruas pontojn.
[1] Ili povas kelkfoje elekti iun lingvon aŭ alian, sed ilia elekto estas gvidita de la samklasanoj aŭ de venonta utileco de la lingvo. Tiel oni komprenas, ke la angla estas la plej ŝatata lingvo.
[2] Mia lernado de la matematiko ne plu tre utilas al mi hodiaŭ. Mi nur memoras pri elementaj teorioj aŭ konceptoj.


0 Comments:
Enregistrer un commentaire
<< Home