Per Esperanto tio estas tute malsama. La vortelemento (la radiko) aperas en ĉiu vorto (verbo, substantivo, adjektivo, adverbo) kaj ankaŭ en vortoj, kiuj rilatas kun la ĉefa ideo. Per prefiksoj kaj sufiksoj ni povas ŝanĝi la signifon sen forgesi la ideon. Ekzemple skrib/ estas radiko, kiu aperas en multdiversaj aliaj vortoj : skribi, skribo, skriba, skribe, skribaĵo, skribilo, misskribi, disskribi, skribema, ktp.
Plie Esperanto ebligas, konstrui (aŭ krei) vortojn per kunmeto de diversaj vortoj : skribpapero. Tiu lingvo ne necesigas grandan memoron por ellerni ĉiujn vortojn, sed post la lernado de la prefiksoj (10) kaj de la sufiksoj (26), de la finaĵoj de la verbtempoj, la lernanto jam kapablas elementmaniere legi, skribi kaj paroli esperante.
La lingvo internacia funkcias kiel konstruludo : per brikoj ni elpensas la bezonatajn vortojn, ĉar la ideo gravas, ne plu la traduko en la gepatra lingvo.
0 comments:
Post a Comment