De kelkaj tagoj la nova portalo de la svislanda Esperanto-movado estas legebla sub la interreta adreso : http://www.esperanto.ch. La enhavo kontentigos certe multajn, kiuj serĉas informojn pri la diversaj societoj, centroj aŭ servoj en Esperanto en nia lando, Svislando.
Por eniri la retejon, klaku sur la verda-flavan linion.
Vi trovos multnombrajn informojn pri kursoj, eventoj, kunvenoj kaj adresaron de esperantistaj organizaĵoj.
Se vi konas aliajn, vi povas proponi ilin al la redakcio, por kompletigi la listojn.
La blua linio montras al vi tradukservon, kiu disponigas al vi diversajn ofertojn.
Alia nova servo estas KOMENTOJ : http://www.esperanto.ch/komentoj/, kiu estas ĉiutaga ĵurnalo en Esperanto pri la eventoj en Svislando kaj aliloke.
La movado-paĝo, http://www.esperanto.ch/komentoj/movado.html, prezentas la diversajn societojn sed ankaŭ adresojn internaciajn. Vi trovos ankaŭ ĉi tie konektojn por atingi la hejmpaĝon de Esperantistoj.
Ni do povas esperi, ke la portalo boniĝos pli kaj pli dank’al la intereso de la esperantistoj tra la tuta mondo. Ne hezitu : informu la redakcion pri malkovro aŭ scio de vi.
Vizitu ankaŭ la retejon de la Svisa Esperanto-Societo (SES) : http://fsu.ch/ses/
0 comments:
Post a Comment