mardi, août 01, 2006

La sukceso de Vikipedio en Esperanto

La senpaga kaj libera enciklopedio Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do) proponas nun pli ol 55'500 artikolojn en Esperanto.
Fakte la projekto Vikipedio ebligas al ĉiu, vizitanto, fakulo aŭ leganto, plenigi aŭ krei artikolojn pri iuj temoj. La enciklopedio estas do ĉiam en movo. Ekzemple vi povas korekti erarojn, kiujn vi rimarkis. Vi povas alporti komentojn aŭ rimarkojn. Vi povas ankaŭ redakti novajn tekstaĵojn pri temo, kiun vi konas.
Kompreneble kelkaj vidas en tiu afero nur fuŝon, kaj ne fidas al la enhavo de la tekstoj.
Tre ofte la artikoloj estas originalaj. En Esperanto ni ne trovas nur tradukojn de alilingvaj tekstoj.
Kiel Esperanto Vikipedio (laŭ la esperantlingva alfabeto) estas ankaŭ demokratia aĵo.
Espereble, ke la tekstaro pligrandiĝos ankoraŭ multe. Nuntempe ekzistas 4 milionoj da skribaĵoj en 229 lingvoj.

mardi, juin 13, 2006

La svisa Esperanto-movado moderniĝas

De kelkaj tagoj la nova portalo de la svislanda Esperanto-movado estas legebla sub la interreta adreso : http://www.esperanto.ch.


La enhavo kontentigos certe multajn, kiuj serĉas informojn pri la diversaj societoj, centroj aŭ servoj en Esperanto en nia lando, Svislando.

Por eniri la retejon, klaku sur la verda-flavan linion.

Vi trovos multnombrajn informojn pri kursoj, eventoj, kunvenoj kaj adresaron de esperantistaj organizaĵoj.

Se vi konas aliajn, vi povas proponi ilin al la redakcio, por kompletigi la listojn.

La blua linio montras al vi tradukservon, kiu disponigas al vi diversajn ofertojn.

Alia nova servo estas KOMENTOJ : http://www.esperanto.ch/komentoj/, kiu estas ĉiutaga ĵurnalo en Esperanto pri la eventoj en Svislando kaj aliloke.

La movado-paĝo, http://www.esperanto.ch/komentoj/movado.html, prezentas la diversajn societojn sed ankaŭ adresojn internaciajn. Vi trovos ankaŭ ĉi tie konektojn por atingi la hejmpaĝon de Esperantistoj.

Ni do povas esperi, ke la portalo boniĝos pli kaj pli dank’al la intereso de la esperantistoj tra la tuta mondo. Ne hezitu : informu la redakcion pri malkovro aŭ scio de vi.

Vizitu ankaŭ la retejon de la Svisa Esperanto-Societo (SES) : http://fsu.ch/ses/

mercredi, juin 07, 2006

Esperanto estas logika lingvo

Kiam ni eklernas fremdan lingvon, ni esperas esti rapide kapablaj paroli, legi kaj skribi ĝin. Ni tiom ŝatus vere komuniki anstataŭ ripeti nur banalaĵojn. Sed por atingi tian celon, ni bezonas enkapigi ne nur malfacilan gramatikon, sed ankaŭ longajn vort-listojn. Efektive la vortoj diverslingvaj estas tre precizaj, la vorttrezoro estas vasta kaj riĉa. Substantivoj, kiuj rekte rilatas al verbo, ne havas la saman vortradikon. Do necesas, lerni multegajn vortojn. Kompreneble la lernanto ĉiam timas, uzadi malĝuste la vortaron, kiun li eklernas. Tial li preferas diri nenion ol ion rideblan.

Per Esperanto tio estas tute malsama. La vortelemento (la radiko) aperas en ĉiu vorto (verbo, substantivo, adjektivo, adverbo) kaj ankaŭ en vortoj, kiuj rilatas kun la ĉefa ideo. Per prefiksoj kaj sufiksoj ni povas ŝanĝi la signifon sen forgesi la ideon. Ekzemple skrib/ estas radiko, kiu aperas en multdiversaj aliaj vortoj : skribi, skribo, skriba, skribe, skribaĵo, skribilo, misskribi, disskribi, skribema, ktp.

Plie Esperanto ebligas, konstrui (aŭ krei) vortojn per kunmeto de diversaj vortoj : skribpapero. Tiu lingvo ne necesigas grandan memoron por ellerni ĉiujn vortojn, sed post la lernado de la prefiksoj (10) kaj de la sufiksoj (26), de la finaĵoj de la verbtempoj, la lernanto jam kapablas elementmaniere legi, skribi kaj paroli esperante.


La lingvo internacia funkcias kiel konstruludo : per brikoj ni elpensas la bezonatajn vortojn, ĉar la ideo gravas, ne plu la traduko en la gepatra lingvo.