vendredi, mars 24, 2006

Kiam la lingvo-bazoj ne tre bonas

Kiel lingvo-helpanto mi renkontas ĉiutage gelernantojn, kiuj havas problemojn en la lernado de la franca aŭ/kaj de la germana. Mi ne laboras lerneje, sed hejme. Mi akceptas la junulojn individue kaj progresigas ilin. La fida atmosfero ebligas ĉiun demandon senhonte. Mi povas do elekti la plej bonan metodon, por klarigi la problemojn pri iu temo.

De iu tempo mi rimarkas, ke la ĉefa obstaklo al la bona lernado de fremdaj lingvoj estas la malbonaj bazoj de la gepatra lingvo. Se vi ne scias, kio estas adjektivo, substantivo, subfrazo aŭ prepozicio (ekzemple) gepatralingve, kiel vi do rimarkos ilin en fremda lingvo, kiun vi eklernas ?

Mi do tre ofte klarigas la temon kaj donas ekzemplojn en la franca. Poste mi adaptas la teorion al la germana. Pri la franca estas kelkfoje pli malfacile, ĉar pli kaj pli da lernantoj devenas de alilingva kulturo (do de familioj, en kiuj oni ne parolas la francan[1]).

Kia solvo oni povas proponi ? Mi ne havas nuran respondon. Mi pensas, ke la enkonduko de Esperanto-instruado en la unuaj lernado-jaroj povus pli bone komprenigi la bazojn de niaj gepatraj lingvoj. La interŝanĝoj de mesaĝoj inter klasoj (komputilon la infanoj tre ŝatas) en malsamaj landoj estus okazoj, por praktiki la tradukon de Esperanto al la gepatra lingvo.

Ankaŭ la gelernantoj malkuraĝiĝas, kiam ili eklegas tekstojn, kiujn ili ne tuj komprenas. Ili serĉas ĉiun vorton, anstataŭ kompreni la ĉefon. La infanoj, kiuj ŝatas ludi, povos tre frue malkovri la riĉecon de la vortaro per vortfamilioj[2].

Sed hodiaŭ mankas Esperanto-instruistoj kaj, ĉefe, politika volo, interesiĝi pri la lingvo internacia. Kiam la politikistoj komprenos, ke la angla ne solvas la internaciajn problemojn, sed kaŭzas malekvilibron, ili faros grandan paŝon.

Ne konstruu domon sur sablo !

Notoj :

[1] Mi nuntempe spertas instruadon kun lernantino, kiu eklernis la francan en Italio. Ŝi preparas la finan licean ekzamenon en franclingva Svislando. Ŝiaj konoj estas ankoraŭ tro bazaj : kvamkam ŝi redaktas en la franca pli-malpli ĝuste, ŝi pensas (tro) en la itala, kaj faras tipajn erarojn aŭ insertas italajn vortojn.

[2] Eble klarigo pri ludo per vortfamilioj necesas, por pli bone kompreni tiajn ekzercojn : la instruisto (aŭ kurso-gvidanto) proponas al la lernantoj vorton, ekz. ĉevalo. Li demandis ilin, trovi aliajn samfamiliajn vortojn : ĉevalino, ĉevalido, ĉevalestro, ĉevalejo, fiĉevalo, … Ĝis nun la ekzerco ne tre malfacilas. Poste la lernantoj serĉos la plej bonajn tradukojn laŭ la lingvoj de la estantaj partoprenantoj. Laŭ la konteksto unu vorto havos plurajn signifojn tre diversajn : paperujo povas esti en la franca : porte-document, classeur, casier à papier, boîte à papier, corbeille à papier, attaché-case, … Tio riĉigos la vortaron de ĉiuj kaj montros la gravecon de la kompreno de la tuta teksto, ne nur de vortoj izolitaj.

mercredi, mars 15, 2006

La mondo bezonas idealistojn

Ekde la 18-a de februaro cirkulas petskribo per interreto, por peti UN-n (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj) apogi Esperanton kiel Internacian lingvon. Usonino Marta Cardenas lanĉis la projekton, kiu rikoltis ĝis la 11-an de marto pli ol 4'400 subskribojn ; 1 miliono da nomoj estas nepra por ke la peticio validu.

En Esperantujo tiu iniciato estas akceptita tre diversmaniere. Iuj tute certas, ke Esperanto iĝos nova Internacia lingvo ĉe UN; ili subtenas la petskribon kaj disvastigas la peton por rikolti novajn nomojn. Aliaj, kontraŭe, asertas, ke UN ne povos (aŭ ne volos) akcepti tiun petskribon ; ili ankaŭ pretendas, ke la teksto enhavas erarojn kaj estas tro malpreciza kaj malkompleta. Ankoraŭ aliaj, kiel mi, opinias, ke la lingvo de Zamenhof, ne iĝos tre baldaŭ labora lingvo ĉe internaciaj organizaĵoj. Tamen ili volas kredi, ke homoj kapablas ŝanĝi la nefonditajn asertojn pri Esperanto. En Eŭropa Unio de 25 landoj estas akceptitaj 20 lingvoj ; tio kondukas al 380 kombinoj por traduki kaj interpreti !

Ĉu do ni devus forlasi niajn informo-kampanjojn, niajn revojn, niajn idealojn, niajn utopiojn ? Ĉu ni devus akcepti, ke ni ne kapablu ŝanĝi la mondon eĉ iomete ? En la aktuala mondo la antaŭjuĝoj estas persistaj, la blindeco tre oftas, la naiveco kutimegas : la angla estas internacia lingvo, kaj ĉio funkcias tre bone ! Malgraŭ ĉio mi opinias, ke la mondo bezonas utopistojn : la grandaj projektoj neniam realiĝis sen la « freneza spirito » de idealistoj, kiuj kredis pri siaj projekto malgraŭ la baroj kaj la mokoj. Kuracistoj iris al foraj regionoj, en Afriko ekzemple, konstruis malsanulejojn, dispensariojn, ili flegis per simplaj rimedoj, ili veturis tra la arbaregoj sur malbone traceitaj stratoj. Politikistoj revis pri uniĝita kaj prospera Eŭropo, kondukita per frata amikeco. La Societo de la Nacioj estis fonditaj, por ke militoj ne plu okazu. Hodiaŭ ankoraŭ junuloj (kaj malpli junaj) varbiĝas en socialaj organizaĵoj, kiel la Restoracioj de la Koro aŭ ili helpas la plej malriĉajn. Kelkaj malbonaj kritikantoj diras al ili : « Viaj supoj ne malaperigos la malsaton el la mondo ! » La senĉesaj kritikoj ankaŭ ne !

Pri la teksto de la petskribo mi opinias, ke ĝi ebligas, ke ĉiuj esperantistoj sin esprimu kaj donu sian opinion. Ĝi ankaŭ montras al neesperantistoj, ke Esperanto ne estas mortinta lingvo, ke okazas popola klopodo ! Mi ankaŭ legis la reagon de S-ro Renato Corsetti, , prezidanto de UEA, kiu plaĉis al mi: « Se la bildo de esperantistoj ĉe UN estas ne tre brila, tio okazas pro tio, kion ni ne faras, ne pro tio, kion iuj faras. »[1] Tion preskaŭ same diris Michel Audiard, franca dialogisto : « Du intelektuloj sidantaj iros malpli foren ol unu stultulo marŝanta ».



[1] Vidu aliajn reagojn pri la petskribo en la forumo : Liberafolio : http://www.liberafolio.org/2006/petskribo

Malfermita fenestro al la mondo

Depost mi aktivas en la Esperanto-korespondo, mi ricevis regule el gesamideanoj multajn bildkartojn aŭ poŝtmarkojn diverslandajn: ĉefe el Pollando, Hungario kaj ankaŭ kelkfoje el Rusio. Por mi ili estas kiel malfermitaj fenestroj sur mondo, kiun mi ne ankoraŭ konas.

Kiam mi uzadis tiun esprimon, « malfermita fenestro sur la mondo », estis en poeta kaj bilda senco. Sed per miaj fruktodonaj interŝanĝoj mi ekkomprenis, ke tiuj vortoj havis tre profundan signifon, eĉ ekzistan, por la Esperantistoj, kiuj iĝis la viktimoj de la komunista reĝimo aŭ de la Naziismo. Mia korespondanto pola klarigis al mi, ke li ekkorespondis en Esperanto sub la komunismo, por malkovri landojn, kie la libereco havas grandan lokon. Ĉiu respondo estis por li la pruvo, ke la sistemo, kiun li suferis, ne estis la ĝusta ! Mi ankaŭ paroladis kun Polino, kiu de pli ol dek jaroj loĝas kun familio en Svislando ; ŝi eksekvis Esperanto-kurson en sia lando. Kiam la instruistino alportis la ricevitajn bildkartojn el Kanado, Portugalo, Aŭstralio aŭ ankoraŭ el Ameriko, estis grava kaj ĝoja momento klase ! La bildoj estis vere kiel trezoreroj !

Kiu ĉiam vivis « trankvile » en libera (aŭ liberisma ?) lando, tiaj reagoj estas malfacile kompreneblaj. Nur la rektaj kontaktoj povas montri al demokrataj landanoj, kiom precioza estas la libereco; Tro ofte tiu rajto ne estas sinkomprenebla ! Esperanto utilas ĉefe al tio : malkovri reciproke la kulturon kaj la vivsperton de la alia, kaj per tio riĉigi sin.

Dank’al miaj kontaktoj en Pollando mi komprenis ankoraŭ pli bone la malĝojon de la pola popolo sekve la morton de la Papo Johano-Paŭlo la II-a. Por la poloj Li estis ilia « Patro ». Jam televide, kiel pasiva spektanto, mi sentis tiun ĉagrenon, sed per la pruvadoj de samlandanoj, mi povis estimi la malĝojegon en la koroj. Tion neniu ĵurnalisto povintus klarigi tiom sincere. Tiel ĉio iĝas pli kaj pli subjekta, pli persona, pli vera, kiel alivorte la vivo !

Kiam mi ekuzadis la lingvon internacian, mi neniam pensis, ke tiu viruso restos tiom vigla ! Mi opiniis, resti nur aŭskultanto aŭ leganto, pasiva, kiel tro ofte en la naciaj lingvoj. Sed hodiaŭ mi povas certigi la dubantojn, ke mi estas aktivulo en la korespondado. Mi mem iniciatis interŝanĝojn kaj, pli grave, mi ricevis bonkorajn akceptojn. La kontaktoj fremdaj igis min kiel malkovranto de mondopartoj, kiuj certe restintus por ĉiam nekonitaj al mi. Sed, mi ne ankoraŭ partoprenis la universalajn kongresojn.

Esperanto estas la ŝlosilo, kiu malfermas la mondpordon. Ĝi estas ankaŭ la plej respektema metodo por teksi ligojn inter la malsamaj popoloj. Sen forlasi sian hejmon oni povas fari lingvan restadon, ĉie estas la lingvo ! Por esti konvinkita pri tio, serĉu do en la interreto ! Plie la Esperanto-literaturo estas tiom riĉa, ke estas facile legi originalajn verkojn aŭ pli fidelajn tradukojn de grandaj aŭtoroj : alia maniero, por malfermi fenestron sur la mondo.

Al mi venas do grava demando : kial abstini je tiaj avantaĝoj ? Kial ne konsideri tiun solvon, kiu provis de pli ol unu jarcento, ke ĝi funkcias bonege ? Ĉu la mondo pli belas malantaŭ fermitaj fenestroj kaj dikaj kurtenoj ?

Ni lernu faligi murojn

Kiam mi eklernis esperanton, mi rapide sentis min kiel monda civitano. Post nur kelkaj semajnoj mi ekkorespondis kun aliaj samideanoj tra la mondo. Tri aŭ kvar monatoj pli malfrue mi miris filozofi kun alia esperantisto en Hungario pri la lingvaj problemoj. Fine mi trovis la plej bonan komunikilon. Mi certis.

En la publika lernejo mi lernis la germanan kaj la anglan kun bonegaj geinstruistoj dum 8 aŭ 6 jaroj, sed kvankam mi instruas hodiaŭ la germanan lingvon, mi konfesas, ke mi trovas ĝin malfacila. Post tiom da jaroj mi neniam trovis la okazon korespondi kun angloj aŭ germanoj. Eble ekzistas koresponda servo, sed neniu priparolis ĝin al mi.

Mi admiras la zamenhofan lingvon, kaj kompreneble mi profitis ĉiun okazon por paroli pri ĝi ĉirkaŭ mi. La reagoj de miaj konatoj aŭ de aliaj personoj bedaŭrigis min multe : ili ne komprenis pri kio mi parolas. Mi ricevis tiajn rimarkojn : « Esperanto, ne estas vera lingvo, nur ludo ! », « Lernu la anglan, pli utilas ! », « Neniam iĝos Esperanto internacia lingvo ! » kaj tiaj aliaj. Iom post iom ekkreskis la ideo en mia spirito : se la plejmulto kredas, ke esperanto ne estas vera internacia lingvo, ĝi pravas ! La politikistoj, la pedagogiistoj certas, ke esperanto ne helpas la interŝanĝojn, do ili certe ekzamenis la movadon, kaj ili decidis, ke nur la angla perfektas. Plie la angla estas ĉie ! Mi do ekdubis pli kaj pli. Mi ne estas fakulo pri internacia komunikado, mi certe eraris, elektinte esperanton kiel komunikilo.

Mi troviĝis antaŭ altaj muroj de malscio, de moko kaj de rifuzo. Kion fari ? Kiun vojon sekvi ? Ĉu mi kredu la plejparton ? Ĉu mi sekvu mian ideon, daŭrigi en malkutima movado ? Mi travivis dubigan periodon, mi konfesas. Senĉese esperanto tiris min al si. Ofte mi ricevis mesaĝojn de geamikoj, kiuj montris, ke ili feliĉas en la esperanto-movado. La malfacilaĵoj de la naciaj lingvoj certigis min, ke ili ne povas solvi la problemojn de la homa komunikado.

La motivado revenis al mi per libro. Iu konvertita esperantistino pruntedonis la libron de Claude Piron : « Le défi des langues – du gâchis au bon sens ». Mi legis ĝin tre atente, ĉar mi volis kompreni, kial la supernaciaj organizoj ne volas aŭdi pri bonega ilo. Tiu libro redonis al mi la emon al esperanto. Ĝi montris al mi, ke tiuj, kiuj kritikas, neniam malfermis iun lerno-libron de esperanto. Ili neniam dediĉis tempon por aŭskulti la konvinkitajn esperantistojn. Ili suferas de la « Babela Sindromo ». Ili estas nevrotikuloj ! Ni, esperantistoj, rigardas la mondon tute malsame. Ni komprenas, ke la landlimoj ne gravas kaj ke nia ideologio eble ne savos la mondon, sed helpos la homojn, kiuj deziras vivi alimaniere.

Parolinte pri tio kun esperantisto, li klarigis al mi, ke ĉiuj esperantistoj travivas iam tian periodon kaj multaj preferas ne plu diskonigi la lingvon internacian, certe pro timo de moko.


Se la plejmulto preferas vivi inter altaj dikaj muroj, tio estas ĝia afero ! Mi preferas malkonstrui murojn inter la kulturoj, la kutimoj kaj la landoj por renkonti aliajn samideanojn !

Ridu, mokantoj, mi ne plu aŭskultas vin!


Malkovru Esperanton per interreto

La lingvo internacia estas tre ĉeestanta interrete. Per la serĉilo Google.com mi trovis, en januaro 2005, pli ol 3 milionojn da ligiloj. Kompreneble en tiu ĝangalo ne estas facile, trovi bonajn kaj interesajn informojn. Por helpi la gelegantojn en tiu esploro, mi celas malkovrigi al ili priskribojn de diversaj paĝaroj.

Ni malkovru la « plej bonan » lernilon sur la reto pri Esperanto :

www.lernu.net.

La internacia teamo de « Lernu ! » proponas senpagajn kursojn progresigajn, interesajn informojn pri la movado, interŝanĝojn de mesaĝoj retpoŝte kaj multajn ilojn por lerni facile la lingvon.

La aliĝo senpaga estas nepre necesa, por sekvi la diversajn kursojn. La tutkomencantoj trovos du malsamajn lecionarojn : « Ana Pana » kaj « Vojaĝu kun Zam ». Poste la gelernantoj studios per « Ana renkontas », « Jen nia IJK » kaj « Gerda malaperis », la fama romaneto de Claude Piron. La frazoj estas aŭskulteblaj, kaj la kursoj estas elŝuteblaj sub la formato PDF (Por tio estas bezonata la programo Acrobat Reader). La kursoj proponas ankaŭ multajn ekzercojn por praktiki la malkovritajn temojn. Tre interesaj estas la korespondaj ekzercoj : la gelernantoj respondas tajpe al diveraj demandoj pri la leciono aŭ pli ĝenerale pri siaj okupoj ; ili sendas siajn respondojn al lingvohelpanto, kiu parolas la saman gepatran lingvon kaj, kiu korektos la respondojn, donos konsilojn aŭ interesajn komentojn. Tiaj kursoj estas vere interaktivaj ! Ĉu vi havas problemojn por traduki iun frazon, ĉu vi ne certas pri konstruo de verbo, ĉu vi bezonas kontrolon pri viajn proponojn ?

Senprobleme vi povas sendi demandojn al la lingvohelpanto de via elektita lingvo. La respondo venos baldaŭ kun komentoj.

Por ankoraŭ progresi, ni trovas vortarojn en diversaj naciaj lingvoj, kiuj ne nur tradukas la vortojn, sed montras ankaŭ la vortfaradon. Tiel ni komprenas multe pli bone, kiel funkcias la lingvo. Ni trovas ankaŭ etajn klarigojn pri la gramatiko, ordigitaj laŭ temoj.

Alia interesa afero estas la interŝanĝo de mesaĝoj kun aliaj uzantoj (en komenco de februaro 2005 pli ol 12 mil). Ni eĉ trovas ĉiutage la nomojn de la uzantoj, kiuj festas sian datrevenon. Ni povas tiel sendi mesaĝon aŭ bildokarton, por ekkoni novajn Esperantistojn. Ni povas elekti la profilojn laŭ la lando, la aĝo, la nivelo, la sekso (multaj metis sian foton). Ni rapide komprenas, ke Esperanto estas vere supernacia lingvo. Dank’al ĝi ni ekscias fremdajn kutimojn, renkontas virtuale interesajn personojn, kiuj havas samajn ŝatokupojn aŭ interesojn.

Persone mi eklernis Esperanton per tiu paĝaro. Post nur sesdeko da horoj mia nivelo estis jam « bona » aŭ « tre bona » laŭ la opinio de aliaj Esperantistoj.

Por uzi komforte la diversajn alternativojn, estas konsilite, disponi rapidan konektilon al interreto.

Ankoraŭ mi vizitas regule tiun paĝaron, kaj korespondas kun aliaj uzantoj, kiujn mi ekkonis antaŭ kelkaj monatoj.

La frapfrazo de Lernu ! estas :

Ridetu kaj Lernu ! Do ne hezitu, provu !

Kunlabora metodo

Kiam mi lernis la germanan en la supera komerca lernejo de La Chaux-de-Fonds (Ĉaŭdefono, Svislando), la du lastajn jarojn, nia instruistino proponis al ni bonan metodon : kunlaboro inter gelernantoj (angle on dirus coach). Por fari ekzercojn, korekti ekzamenojn aŭ revizi gramatikajn temojn : la bonaj lernantoj helpis la malpli bonajn en paroj.

Per tiu ideo, la rilato ne plu estis : instruisto (kiu scias) kontraŭ lernanto (kiu ne scias), sed lernanto kun lernanto. Kompreneble la instruistino ĉeestis la lecionon, kaj ĉiam pretis, por komenti, helpi aŭ kontroli la respondojn.

La « instruo »-maniero estis elektita de la « instruanta » lernanto : li povis uzadi la gramatikan libron, elpensi personajn ekzemplojn aŭ (kial ne) trovi novan pedagogion. Alia avantaĝo estas, ke la junuloj komprenas sin mutuale pli bone : ili parolas la saman lingvon. Pruve, vidu, kiam junularo diskutas, ofte tre vigle, pri komputilaj ludoj, kiam ili interŝanĝas konsilojn aŭ ideojn, por sukcesi, pasi novan nivelon.

La « kunlaboro-metodo » multe plaĉis al mi, ne nur ĉar mi estis en la instruanta grupo, sed ĉar mi estis aktiva, la instruistino uzis miajn kapablojn kaj konojn. Kompreneble ne ĉiuj lecionoj okazis tiel ; la plejmulto estis klasika.

Mi certas, ke ni povintus, organizi tiajn lecionojn por aliaj fakoj : matematikoj, ekonomiko, juro, konttenado aŭ literaturo, krom la aliaj lingvoj.

Por prepari niajn finekzamenojn ni ankaŭ renkontiĝis en grupetoj, kaj ni restudis kelkajn malfacilajn ĉapitrojn dank’al la kunlaboro de pli bonaj samklasanoj. Tiu labormetodo devas esti bonega, ĉar neniu el ni malsukcesis la diplomon !

Pledo por Esperanto en la lernejoj

Legu la plenan artikolon en la franca : http://satamikarohm.free.fr/article.php3?id_article=655

La avantaĝoj de la internacia lingvo montras, ke ĝi povus esti instruata kiel la unua fremda lingvo eĉ en la bazlernejo. Ĝiaj logiko kaj reguleco estas preciozaj, por klarigi al la junaj infanoj la bazojn de la gramatiko de ilia gepatra lingvo. Tiel ili povos rapide diferenci la substantivon, la verbon, la adjektivon kaj la adverbon. Plie ili certe tre bone komprenos la rilatojn inter tiuj elementoj en la frazo. Tiun gajnitan tempon la instruist(in)o povos uzi por fari ion alian, por plibonigi aliajn konojn.

Pli malfrue, kiam la gelerantoj ekstudos alian nacian lingvon, la gramatikaj bazoj estos jam lernitaj. Al ili ŝajnos, ke jam ili scias ! Nur eta adapto necesos ! La malrigideco de Esperanto permesas diri : « Mi dankas vin » (kiel en la franca aŭ la angla) aŭ « Mi dankas al vi », kiel en la germana. Tio avantaĝigas ne nur la franclingvanojn, sed kompreneble la enmigrintojn. Hodiaŭ, klase, estas multaj lingvoj parolataj de la infanoj. Por la plejparto el la nefranclingvaj landoj la franca estas tre malfacila. Do, Esperanto estus ŝanco por lerni la lingvon, kiun ili aŭdas ĉiutage. Ekzemple, dank’al la vortaro Esperanta, kies pli ol 80% devenas de la franca, ili memoros, ke la vorto pied skribiĝas kun la finaĵo –d- (ne aŭdebla), kiel la esperantlingva vorto piedo. Same, oni skribas élégant kiel eleganta. La lingva nivelo de la gestudentoj certe plialtiĝos per la enkonduko de Esperanto en la lernejoj.

Alia avantaĝo de tiu planlingvo, krom ĝiaj lingvaj kvalitoj, estas la eblecoj tre diversaj por malkovri la mondon. La korespondado, la interŝanĝoj, la vojaĝoj iĝas tuj pli facilaj per Esperanto. La infanoj povos ankaŭ sperti la dulingvismon : korespondi en du lingvoj, en nacia lingvo kaj Esperantlingve. Tiel oni instruos al ili la respekton inter la popoloj, la kulturoj kaj la lingvoj. Iom pli malfrue oni povos pripensi la plurlingvismon.

Hodiaŭ, tro ofte, oni opinias, ke la angla estas la nura solvo por internacie komuniki; ĝi estas la plej uzata, sed ekzistas ankaŭ aliaj (i.a. Esperanto). La eksministro pri Edukado Nacia en Francio, Jack Lang, deklaris, ke la angla estas necesa, sed estas eraro, pensi ke ĝi estas la sola ! Ĝia plej grava efiko estas, ne doni la emon por lerni aliajn lingvojn.

En Francio mi konstatis novan entuziasmon pri la latina kaj la antikva greka, kiuj estas komence de la 21-a jarcento mortaj lingvoj. Kial ne same entuziamiĝi pri viva lingvo, pli facila, pli rapide akirebla kaj ĉefe pli utila ?

Mi do konvinkitas, ke la avantaĝoj de la lingvo Esperanto devus esti ekzamenataj de la fakuloj pri instruado. Oni plendas, ke la gestudentoj, fine de la deviga lerntempo, ne kapablas skribi aŭ legi korekte. Anstataŭ serĉi novajn metodojn aŭ senĉese reformi ilin (uzante tre « modernan » kaj « modan » vorton), oni povus certe helpi la gelernantojn per la enkonduko de la internacia lingvo kiel la unua fremda lingvo.

Ni ne timu, ni risku la paŝon !