jeudi, avril 13, 2006

Riĉigu vian vortprovizon

Kiam ni eklernas lingvon, ni rimarkas rapide, ke la vortprovizo devas esti granda, por paroli aŭ skribi bone. Ofte mankas la ĝusta vorto aŭ ni ne scias, kiel ni povas esprimi ideojn. La lernado de longaj vortlistoj enuigas la lernantojn, ĉar ne tre interesas ripeti senĉese la samajn tradukojn.

La asocio Esperanto-Jeunes (www.esperanto-jeunes.org) el Francio proponas de iu tempo paĝaron por riĉigi nian provizon da vortoj : SAMOPINIULOJ : Ĉiutage vorto kun bildo estas proponata, la ludantoj devas trovi dek aliajn vortojn rilatajn al la propono. La sama radiko ne povas aperi plurfoje. Ĉiu vorto ricevas poentojn laŭ la ofteco de la apero ; ekzemple se via vorto estas trovita de multaj, vi ricevos multajn poentojn por tiu vorto, se ne vi ricevos malpli da poentoj. Laŭ la vorto estas kaprompiĝo por trovi dek proponojn, ni povas doni malpli, sed la poenta sumo estos malpli alta. La sekvantan tagon la ordigo montras la rezulton kaj la rangon de ĉiu ludinto. La enskribiĝo nepras por ludi

Estas amuza metodo por serĉi, diveni aŭ formi vortojn. Rigardante la proponojn de la aliaj ludintoj, ni ankaŭ povas plenigi nian konon.

La paĝaro estas tute en esperanto, sed ĝi estas tre facile uzebla eĉ por tutkomencantoj ; vi povas ludi laŭeme kaj se vorto ŝajnas al vi tro malfacila, vi povas ripozigi vian cerbon !

Adreso de la paĝaro Samopiniuloj :
http://samopiniuloj.esperanto-jeunes.org/index.php

jeudi, avril 06, 2006

Kial ni eklernas lingvojn ?

Laŭsperte mi povas montri, ke la gelernantoj eklernas novan lingvon laŭ tri malsimilaj grupoj :

a) la infanoj aŭ junuloj, kiuj eklernas lingvojn en la lernejo. Por ili estas (pli-malpli) deviga tasko. Tiutempe ili ne havas elekton pri la lingvoj[1] (ĉar la plejmulto estas decidita de la politikistoj kaj lernejestroj).

b) la plenkreskuloj, kiuj volas pli bonan laborsituacion. Pro tio ili bezonas majstri (novan) lingvon aŭ revigligi la praajn konojn. Por ili estas ankaŭ deviga tasko.

c) la aliaj (kiu ofte jam emeritas), kiuj interesiĝas pri lingvoj aŭ pri nova hobio. Ili havas tempon, monon kaj ankoraŭ tre aktivas. Por tiu parto de la lernantoj la eklernado iĝas plezuro.

Ne kredu, ke mi asertas, ke la plej junaj ne havas plezuron en la lernado, sed ilia motivado ne estas « lerni por lerni » aŭ « lerni por sia plezuro », sed kontraŭe « lerni por sukcesigi la finajn ekzamenojn[2] » aŭ « lerni por avantaĝo en la laborejo ». La du unuaj grupoj ofte volas rapidegajn progresojn. La lernejaj gelernantoj serĉas ĉiam trukojn por havi pli bonajn poentojn, eĉ se la kompreno de la gramatika temo ne tre bonas ; post la rezulto de la testo, tre ofte, la lernito malaperas !

La tria grupo volas riciĝi pri aliaj ideoj, kulturoj kaj pro tio ĝi serĉas okazojn por malkovri novajn lingvon kaj literaturon. Ĝi havas ankaŭ grandprezan sperton pri la vivo, kaj la « maljunaj » lernantoj ŝatas legi famajn verkojn (kiujn ili ofte jam konas en la gepatra lingvo).

Mi partoprenas regule studgrupon pri Esperanto kaj mi devas konfesi, ke la junaj (malpli ol 30-jaraĝaj) estas malmultaj. Tamen ne ekzistas abismo inter la generacioj : ĉiu parolas al ĉiu ; ĉiu pretas, helpi aŭ klarigi iel al la aliaj : oni konstruas pontojn.



[1] Ili povas kelkfoje elekti iun lingvon aŭ alian, sed ilia elekto estas gvidita de la samklasanoj aŭ de venonta utileco de la lingvo. Tiel oni komprenas, ke la angla estas la plej ŝatata lingvo.

[2] Mia lernado de la matematiko ne plu tre utilas al mi hodiaŭ. Mi nur memoras pri elementaj teorioj aŭ konceptoj.